Saluton!
Ĉi-jarfine denove EsperantoLand ofertos Novjaran Internacian Semajnon
(NIS) en Saarbrücken, ĉe la limo de Francio kaj Germanio. Ĝi celas al
junuloj kaj junaj plenkreskuloj, kiuj ŝatas festi ĉe la okcidenta flanko
de Germanio, apud Francio. NIS estas parto de la 9-a Novjara Renkontiĝo
kaj eblas viziti ties programerojn.
La programo enhavos interalie diskotekon, kiun aranĝos Erik Frense, kaj
estos koncertoj de Xavier Rodon Morera kaj de Kim Henriksen. Pliaj
programeroj aldone al la ofertoj de NR (vidu che
http://www.esperantoland.de/nr/index.shtml#programo ) dependas de la
intereso de la partoprenontoj.
La plimulton de la ĝisnunaj aliĝintoj vi povas vidi ĉe
http://www.esperantoland.de/nis/partoprenantoj_nis2.php . Eble
ankaŭ vi ŝatos festi jarfine en Saarbrücken, ĉu? Venu - ni ĝojos vidi
vin!
IS kaj AS, JES kaj NIS
Belan festadon en JES por la partoprenontoj kaj eble ĝis (re)vido en
Saarbrücken, Lu.
http://www.esperantoland.org